Jacob ([info]kvarko) wrote,

Voku min

Mi nun membras en la malbona kulto de posxtelefon-posedantoj. Mi akiris modelon v300 de Motorola. Gxi havas fotilon kaj povas sendi kaj ricevi MMS -- mult-forma mesagx-sistemo. Do gxi povas vidigi bildajn kaj videajn mesagxojn kaj auxdigi mp3-ajn. La sonoro povas esti de mp3-dosiero. Do mia demando al la legantaro estas kiun kanton/sonon mi uzu por la sonorilo?

Kaj se vi volas ricevi SMS/MMS-mesagxojn de mi, sendu al mi vian numeron posxtelefonan.

  • Post a new comment

    Error

  • 4 comments

[info]goulo

April 26 2004, 22:07:54 UTC 8 years ago

Mi ankoraŭ membras en la rapide malkreskanta eta kulto de poŝtelefon-neposedantoj, do mi fervore konsilas al vi: uzu la muzikon 4'33" de John Cage por via sonorilo!

[info]kvarko

April 26 2004, 22:13:33 UTC 8 years ago

Belege :)

Kaj mi diru ke mi ne imagis ke mi akirus posxtelefon tiom frue. Mi pensis ke mi povus vivi multajn pliajn jarojn sen akiri posxtelefonon. Sed jen. Do... kuru! Savu vin!

[info]woodspock

May 3 2004, 02:50:17 UTC 8 years ago

Ja ŝajnas ke tiu muzikpeco de John Cage estas fama en esperantlingvaj blogoj !

[info]keldan

April 27 2004, 02:01:28 UTC 8 years ago

Mi fakte proponus ke vi aliĝu al pli malgranda (kaj rapide malkreskanta) kulto - tio de poŝtelefon-posedantoj kiuj ne uzas la mod-sonorojn, sed nur norman telefon-sonoron!
Create an Account
Forgot your login or password?
Facebook Twitter More login options
English • Español • Deutsch • Русский…